Ribamontán al Monte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ribamontán al Monte
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39794
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 498  (2023) [+]
Loĝdenso 59 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 24′ N, 3° 40′ U (mapo)43.408055555556-3.6613888888889Koordinatoj: 43° 24′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Alto 42 m [+]
Areo 42,17 km² (4 217 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ribamontán al Monte (Kantabrio)
Ribamontán al Monte (Kantabrio)
DEC
Ribamontán al Monte
Ribamontán al Monte
Situo de Ribamontán al Monte
Ribamontán al Monte (Hispanio)
Ribamontán al Monte (Hispanio)
DEC
Ribamontán al Monte
Ribamontán al Monte
Situo de Ribamontán al Monte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ribamontán al Monte [+]
vdr
Municipa teritorio de Ribamontán al Monte, nordoriente de Kantabrio.

Ribamontán al Monte [ribamonTAN alMONte] estas municipo en nordorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Trasmiera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hoz de Anero.

Ĝi limas norde kun Ribamontán al Mar kaj Bareyo, okcidente kun Marina de Cudeyo, sude kun Entrambasaguas kaj oriente kun Hazas de Cesto, Meruelo kaj Solórzano. Ĝi estas je 26 km de Santandero.

La altitudo gamas inter 377 m kaj 20 m norde, borde de la rivero Miera. La ĉefurbo, Hoz de Anero, staras sur 47 m super marnivelo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 42,17 km² estas 2 382 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Tiuj loĝantoj estas distribuitaj en jenaj loĝlokoj:

  • Anero, 464 loĝantoj en 2008 (INE).
  • Cubas, 203 loĝ.
  • Hoz de Anero (ĉefurbo), 653 loĝ.
  • Liermo, 25 loĝ.
  • Omoño, 182 loĝ.
  • Las Pilas, 53 loĝ.
  • Pontones, 166 loĝ.
  • Villaverde de Pontones, 334 loĝ.

Ribamontán al Monte suferis malpliiĝon en la 20-a jarcento, pro elmigrado el ruraj areoj. Fakte ĝi perdis 700 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo apartenis al la Junta de Ribamontán, unu el tiuj kiuj formis la komunumaron Merindad de Trasmiera. Loko mezvoje inter Santandero kaj Laredo donis al ĝi la "ĉefurbecon" de la merindad, kaj pro tio ĝi iĝis kunsidejo de la Merindad, precize ĉe Hoz de Anero. En 1520, la Junta de Ribamontán apogis la koregidoron Zambrano dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio.

Heredo[redakti | redakti fonton]

De ĝia heredo elstaras palacoj, preĝejoj, domegoj kaj grotoj, kaj precize la Turo de Rigada en Anero (en la foto de la tabelo).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]