Richard Sharpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Richard SHARPE [riĉard ŝarp], ankaŭ konata kiel RoŜo (naskiĝis la 31-an de decembro 1844[1] en Parizo, mortis la 1-an de aŭgusto 1923 en Coggeshall) estis angla esperantisto.

Li estis komercisto, lerta lingvisto, kaj kosmopolito vojaĝinta en 14 landoj. Li esperantistiĝis en Bonaero en 1906, kaj en 1913 publikigis aŭtobiografian verkon, Travivaĵoj de Ro Ŝo.

El lingva vidpunkto, li estis aparte fidela al la zamenhofa Esperanto. Multaj liaj lingvaj konsiloj estis aprobitaj de Zamenhof.

Notoj kaj referencoj

  1. La tria cifero mankas en la Enciklopedio de Esperanto. Tamen, en la libro Travivaĵo de Ro Ŝo li skribas, en la unua paĝo: "Mi naskiĝis en Parizo la 31an de Decembro, 1844".