Riofrío de Riaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riofrío de Riaza
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40515
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 39  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 3° 27′ U (mapo)41.247222222222-3.4502777777778Koordinatoj: 41° 15′ N, 3° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 312 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Riofrío de Riaza (Provinco Segovio)
Riofrío de Riaza (Provinco Segovio)
DEC
Riofrío de Riaza
Riofrío de Riaza
Situo de Riofrío de Riaza
Riofrío de Riaza (Hispanio)
Riofrío de Riaza (Hispanio)
DEC
Riofrío de Riaza
Riofrío de Riaza
Situo de Riofrío de Riaza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riofrío de Riaza [+]
vdr

Riofrío de Riaza [rioFRIo deRJAza] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, lime al la provinco Gvadalaĥaro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Riofrío de Riaza estas komprenebla etimologie kiel Malvarma Rivero de Riaza.

Riofrío de Riaza en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 34 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 300 el jaro 1900.

Ĝi distas 79 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Riaza, Comunidad de Sepúlveda-Riaza, Cantalojas (Guadalajara), Cerezo de Arriba kaj El Cardoso de la Sierra (Guadalajara). Ĝi estas sur la deklivaro de la Sierra de Ayllón, ĉe la montopasejo Quesera kaj en tiu teritorio elfluas la rivero Riaza. Estas belaj naturaj lokoj, kiel la fagejo Hayedo de la Pedrosa, heredo de la homaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado eble je la 12-a jarcento, rilate al brutobredado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Fresno de Cantespino.

Riofrío kaj la najbara Hontanares estis donitaj la 4an de junio 1286 fare de Sanĉo la 4-a kiel loĝlokoj al la Comunidad de Villa y Tierra de Fresno de Cantespino, separante ilin el Sepúlveda. En 1453 tiu situacio ŝanĝiĝis. En 1558 Bernardino de Cárdenas Pacheco, 2-a duko de Maqueda, akiris el sia frato Alonso de Cárdenas Riaza kaj Riofrío.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la baroka preĝejo de Sankta Mikaelo kaj fonto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]