Rjanggang
Rjanggang estas provinco de Nord-Koreio. Ĝi havas limojn kun la Ĉina Popola Respubliko norde, Nord-Hamgjong oriente, Sud-Hamgjong sude, kaj okcidente kun Ĉagang. Rjanggang formiĝis en 1954, kiam ĝi estis disigita de Sud-Hamgjong. La provinca ĉefurbo estas Hjesan. En Sud-Koreio, "Rjanggang" estas skribata kaj prononcata "Janggang".