Rjazan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Rusia urbo gm

Loko de la Rjazanj en mapo de Rusio

Rjazano[1][2], RjazanjRjazan (ruse Рязань) estas rusia urbo, ĉefurbo de Rjazanja provinco. Ĝi situas 200 kilometrojn al sud-oriento de Moskvo, ĉe rivero Oka ĉe enenfluo en ĝin de rivero Trubeĵ (Трубеж).

Historio

Rjazanj iam estis centro de Rjazanja princlando, sed fakte tiama Rjazanj (t. n. Malnova Rjazanj) situis 50 kilmetrojn for.

Rjazana princlando rolis gravan rolon en la vivo de rusaj princlandoj. Situante ĉe la limo kun stepo, ĝi ofte estis la unua atakata de nomadoj. Tial la princlando devis esti unu el la plej fortaj, ĉiam preta por milito.

La urbo antaŭe estis nomita kiel:

  • Perejaslavl Rjazanskij (Переяславль Рязанский) ĝis 1778.

Kulturo

En la urbo konserviĝis kelkaj preĝejoj de 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Ekonomio

Rjazan estas multbranĉa industria centro, en kiu plej gravas maŝinkonstruado. La aparte gravaj produktejoj estas la jenaj:

kaj aliaj.

Transporto

En la urbo estas fervojaj stacioj.

La du ĉefaj estas Rjazan-1 (Рязань-1) kaj Rjazan-2 (Рязань-2).

De la urbo estas 3 fervojaj linioj.

  • Nord-okcidenten al Moskvo, en ĝin trajnoj veturas de ambaŭ Rjazan-1 kaj Rjazan-2;
  • Orienten al Samara, en ĝin trajnoj veturas nur de Rjazan-1;
  • Suden al Voroneĵ, en ĝin trajnoj veturas nur de Rjazan-2.

Referencoj

Ŝablono:Ĝermo-geografio