Roales de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roales de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47673
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 165  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 5° 29′ U (mapo)42.030277777778-5.4755555555556Koordinatoj: 42° 2′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 742 m [+]
Areo 22,7 km² (2 270 ha) [+]
Roales de Campos (Provinco Valadolido)
Roales de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Roales de Campos
Roales de Campos
Situo de Roales de Campos
Roales de Campos (Hispanio)
Roales de Campos (Hispanio)
DEC
Roales de Campos
Roales de Campos
Situo de Roales de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roales de Campos [+]
vdr

Roales de Campos [roAles deKAMpos] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Roales de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 22,7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 160 loĝantojn. Ĝi perdis 100 loĝantojn el 1996 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 88 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Roales de Campos formas parton, kun la municipo de Quintanilla del Molar, de eksklavo de la provinco Valadolido ene de la provinco Zamoro (nome Enclave de Roales y Quintanilla). La municipo estas trapasata okcidente per la rivero Cea.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo, de baroka stilo de la 18-a jarcento.

En la demokratia epoko la urbestro estis ĉiam de dekstra partio, fakte el 1983 José Manuel Moreno Fermoso dum preskaŭ 40 jaroj, kio faras lin unu el plej longdaŭraj urbestroj en Hispanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]