Robert B. Laughlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Laughlin

Robert B. LAUGHLIN [ROB't LOĤlin] naskiĝis en 1950 en Visalia, Kalifornio, Usono. Li havis titolon "PhD" pri fiziko en 1979 el la Teknologia Instituto de Masaĉuseco, Kembridĝo, Usono. Li estas profesoro pri fiziko en la Universitato de Stanfordo ekde 1989. Laughlin ricevis, inter aliajn, la premion "Oliver E. Buckley" en 1986 de la Amerika Fizika Societo, kaj en 1998 la Medalon de la Franklina Instituto pro sia laboro pri la frakcia kvantuma efekto "Hall".

En 1998 li kun du aliaj eminentuloj gajnis la Nobel-premion pri fiziko "Pro ilia eltrovo de novspeca kvantuma fluidaĵo havanta frakcie ŝargitajn ekscitojn."

Eksteraj ligiloj

greke http://buzyall.narod.ru/to/laughlin-autobio.html greke http://nobelprize.org/physics/laureates/1998/index.html greke http://www.stanford.edu/dept/physics/people/faculty/laughlin_robert.html greke http://large.stanford.edu/rbl/index.htm