Robert Clark Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Clark Jones
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1916 (1916-06-30)
en Toledo
Morto 26-an de aprilo 2004 (2004-04-26) (87-jaraĝa)
Loĝloko Usono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

R. Clark Jones (30a de Junio, 1916 – 26a de Aprilo, 2004) estis usona fizikisto kiu laboris en la fako de optiko. Li studis en la Harvard Universitato kaj tie doktoriĝis en 1941. Ĝis 1944 li laboris en la Laboratorioj Bell, poste ĝis 1982 por Polaroid Corporation. En serio de publikaĵoj inter 1941 kaj 1956 li pruvis matematikan modelon por priskribi la polusigon de kohera lumo, kio estis nomita kalkulo de Jones.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Shaw, Rodney (Septembro 2004). "In Memoriam—Robert Clark Jones". Journal of Imaging Science and Technology. Society for Imaging Science and Technology. 48 (5): v-v(1).