Rodrigo de Bastidas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rodrigo DE BASTIDAS estis hispana esploristo kiu mortis dum vojaĝo al Hispanameriko. Li estis atencita de siaj propraj akompanantoj, pro sia antaŭa rifuzo dividi oron kun ili. Kvankam li danĝere vundiĝis dum la atenco, li ne tuj mortis, sed li poste mortis en Kubo post kiam malbona vetero malhelpis lian provon atingi Domingon por ricevi kuracan helpon.