Roland Lindblom

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roland LINDBLOM (naskiĝis la 19-an de januaro 1931) estas sveda Esperantisto.

Aktiveco en la Esperanto-Movado

Roland Lindblom esperantistiĝis en la aĝo de 16-jaroj. Pro instigo de Lindblom fondiĝis diversaj Esperanto-kluboj. En 1950 li estiĝis prezidanto de la distrikta sekcio por Okcidenta Svedio de Sveda Esperanto-Federacio. Lindblom estis kunfondinto de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, kiu naskiĝis en la jaro 1958 kaj estis ties vicprezidanto. En la jaro 1974 li fariĝis vicestrarano de Sveda Esperanto-Federacio, post kiam li jam du jarojn antaŭe helpis en la protokolado. En 1976 li fariĝis estrarano kaj fine en 1978 prezidanto de la sveda landa asocio. Ek de 1953 li estis vicdelegito kaj ek de 1957 delegito de UEA, al kiu li membriĝis en 1953. De 1978-1986 kaj de 1992 ĝis 2001 li estis komitatano de UEA kaj de 2007 ĝis 2010 li servis en ĝia estraro. Li estis la prezidanto de la LKK-oj de la Universalaj Kongresoj en Stokholmo (1980, 65-a UK) kaj en Gotenburgo (2003, 88-a UK). Roland Lindblom reprezentis Universalan Esperanto-Asocion en du Unesko-konferencoj en Stokholmo: en 1978 pri informado kaj en 1998 pri kulturo. En 1998 li reprezentis la asocion ĉe konferenco de ISO en Stokholmo. [1] [2].

Honora membro de UEA

La 20-an de julio 2013 la komitato de UEA dum sia unua sesio dum la 98-a UK de Esperanto en Rejkjaviko elektis lin kune kun Biruta Rozenfelde kaj Hallgrímur Sæmundsson kiel honoran membron de Universala Esperanto-Asocio.

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Interna informo al la komitato de UEA por la kunsido la 20-an de julio en Rejkjaviko
  2. Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 509, 2013-07-22
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.