Rosamunde (dramo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rosamunde estas „granda romantika dramo“ en kvar aktoj de Helmina von Chézy, kun ĥoroj, muzikakompano kaj dancoj. La unua prezentado kun la dramomuziko de Franz Schubert (D 797) okazis la 20-an de decembro 1823 en Vieno. La originala teksto validis longan tempon kiel perdiĝinta, estis tamen retrovita en arĥivo je Stutgarto kaj en 1996 publikigita.[1]

Por la prezentado je Munkeno en 1824 Philipp Jakob Röth verkis la dramomuzikon.

Agado[redakti | redakti fonton]

Rosamunde, Princino de Kipro, estas destinata ekokupi en la aĝo de dek ok jaroj la regantecon; antaŭe ŝi estis nerekonate edukata de ŝipistovidvino Axa kiel paŝtistino. La dum tio instalita guberniestro Fulgentius (novversio: Fulvio), kiu jam respondecis la morton de la gepatroj de Rosamunde, provas tamen, saboti ŝian regantecon, komence per intrigoj, poste per edziĝpropono kaj finfine per venenmurdo-atenco. Rosamunde, rajtigita per dokumento el la mano de sia patro, ricevas vastan subtenon deflanke de la kipranoj kaj de la kreta princo Alfons, ŝia destinita fianĉo. Finfine ĉiuj atencoj de (Fulvio) estas vanigitaj, kaj tiu ĉi mortas per sia propra veneno, dum kiam Rosamunde surtroniĝas.

La dramomuziko[redakti | redakti fonton]

Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Al la dramomuziko de ĉi tiu verko apartenas la uverturo kaj aliaj 10 muziknumeroj, kies origina sinsekvo ne estas certa, kun la priverkita teksversio de Chézy ĝi sen pluaĵo ne estas aŭtente kombinebla. La uverturo elektita por la unua prezentado estis tiu de la opero Alfonso und Estrella D 732 (1822), neniam dum la vivotempo de Schubert prezentita. Pli malfrue rilate kun Rosamunde tamen diskoniĝis la uverturo al la melodramo Die Zauberharfe D 644 (1820). Estas neklare, ĉu Schubert mem elektis ĉi tiun decidon.

  1. Entr'acte Nr. 1, b-minora, Allegro molto moderato. La movimento validas ankaŭ kiel finalo komence planita de Schubert por sia “Nefinita“.
  2. Ballettmusik Nr. 1, Marsch, b-minora, Allegro moderato, G-maĵoro, Andante un poco assai.
  3. Entr'acte Nr. 2, D-maĵora, Andante. Motive parenca kun Geisterchor Nr. 5.
  4. Romanze, „Der Vollmond Strahlt auf Bergeshöh'n“, f-minora, Andante con moto, Axa (aldovoĉo) kaj orkestro.
  5. Geisterchor, „In der Tiefe wohnt das Licht“, en D-maĵora, adaĝo, akompanado de la venenmiksado fde Fulgentius.
  6. Entr'acte Nr. 3, B♭-maĵoro, Andantino, la ĉeftemo estis ankaŭ uzata en la dua movimento de la arĉkvarteto a-minora, D 804, kaj, ŝanĝite, em Impromptu en B♭, D 935, Nr. 3.
  7. Hirtenmelodien, Andante. Seksteto por klarnetoj, fagotoj kaj kornoj.
  8. Hirtenchor, „Hier auf den Fluren“, Allegretto.
  9. Jägerchor, „Wie lebt sich's so fröhlich im Grünen“, Allegro moderato.
  10. Ballettmusik Nr. 2, Andantino, G-maĵoro.

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Rosamunde, kompleta registraĵo, kun Elly Ameling, Gewandhaus-Orkestro je Lepsiko, Direktisto: Kurt Masur, Philips Classics 1985.
  • Kompleta registraĵo kun Anne Sofie von Otter, mezosoprano, Ernst-Senff-Ĥoro, La Ĉambrorkestro de Eŭropo, direktisto: Claudio Abbado, Deutsche Grammophon 1991.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Rosamunde, Drama in fünf Akten von Helmina von Chézy. Musik von Franz Schubert. Erstveröffentlichung der überarbeiteten Fassung. Mit einem Nachwort und unbekannten Quellen hrsg. von Till Gerrit Waidelich, Tutzing 1996
  • Ein fragmentarischer autographer Entwurf zur Erstfassung von Chézys Schauspiel „Rosamunde“, in: Schubert durch die Brille. Internationales Franz Schubert Institut, Mitteilungen 18, Tutzing 1997, S. 46-57
  • Musikedition in Vorbereitung Neue Schubert-Ausgabe
  • Gerrit Waidelich. Die vermeintlich verschollene Rosamunde. Zur Quellenlage von Helmina von Chézys Schauspiel und Franz Schuberts dazugehöriger Schauspielmusik (Teil 1), in: Sullivan-Journal. Magazin der Deutschen Sullivan-Gesellschaft e. V. (Hrsg. von Meinhard Saremba) – Nr. 11 (Juni 2014), S. 63-72. ISSN 2190-0647.
  • Gerrit Waidelich. „nicht das Verdienst der im J. 867 nach Wien gekommenen Englishmen“? – Legenden und Tatsachen zu Sullivans und Groves Sichtung des „staubigen“ Aufführungsmaterials von Schuberts Rosamunde-Musik (Teil II), in: Sullivan-Journal. Magazin der Deutschen Sullivan-Gesellschaft e. V. – Nr. 13 (Juli 2015), S. 18-32. ISSN 2190-0647.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]