Roskomnadzor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roskomnadzor
emblemo
flago
registara organizaĵo • federacia servo de Rusio • data protection authority • cenzuristo
Komenco 2008
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Kitaigorodsky Passage, Rusio
Adreso Китайгородский пр., д.7, стр.2, 109992, г.Москва
Posedatoj Russian Internet blacklist vd
Retejo https://eng.rkn.gov.ru/ Oficiala retejo
vdr

La Federacia Servo pri kontrolado de komunikadoj, informteknologioj kaj amaskomunikiloj (ruse Федеральная служба по надзору в сфере связи, информационных технологий и массовых коммуникаций) aŭ Roskomnadzor (ruse Роскомнадзор) estas rusia federacia plenuma servo fondita en 2008, taskita pri superrigardo en la kampo de amaskomunikilaro, inkluzive de elektronika amaskomunikilaro, informa teknologio kaj telekomunikado; kontrolado de la plenumon de la leĝoj protektantaj la respekton de personaj datumoj, kaj la organizo de la radiofrekvenca servo. Ĝi dependas de la Ministerio pri Telekomunikado kaj Amaskomunikado de la Rusa Federacio (ruse Министерство связи и массовых коммуникаций Российской Федераций).

Roskomnadzor okazigis la cenzuron de retejoj[1] kaj aliaj amaskomunikiloj[2]. La organizo povas trudi monpunojn al retejoj kiuj ne respektas la superrigardon de komunikadoj kiujn ĝi trudas. Ĝi ankaŭ povas sendi formalajn sciigojn, petante "korekton" aŭ la retiron de iuj retpaĝoj por eviti punon kiel malrapidigigon, eĉ blokon, provizan aŭ daŭran de la retejo[3]. Roskomnadzor, kiu la 1-an kaj 29-an de marto ordonis al la Fondaĵo Vikimedio forigi informojn el la ruslingva versio de la paĝo pri la invado de Ukrainio, minacas la platformon per monpuno de 4 milionoj da rubloj[4]. Dum la sama periodo, Roskomnadzor plenumis masivan cenzuron de rusia sendependa amaskomunikilaro, eksterlanda amaskomunikilaro kaj sociaj retoj kiel ekzemple Facebook, Twitter kaj Instagram[5][6][7][8][9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]