Roskomnadzor
Roskomnadzor | ||
---|---|---|
registara organizaĵo data protection authority (en) katalogo cenzuristo registraŭtoritato | ||
Komenco | 2008 | |
Sidejo | Kitaigorodsky Passage, [[]] | |
Adreso | Китайгородский пр., д.7, стр.2, 109992, г.Москва | |
Posedatoj | Russian Internet blacklist (en) vd | |
Retejo | https://rkn.gov.ru Oficiala retejo | |
La Federacia Servo pri kontrolado de komunikadoj, informteknologioj kaj amaskomunikiloj (ruse Федеральная служба по надзору в сфере связи, информационных технологий и массовых коммуникаций) aŭ Roskomnadzor (ruse Роскомнадзор) estas rusia federacia plenuma servo fondita en 2008, taskita pri superrigardo en la kampo de amaskomunikilaro, inkluzive de elektronika amaskomunikilaro, informa teknologio kaj telekomunikado; kontrolado de la plenumon de la leĝoj protektantaj la respekton de personaj datumoj, kaj la organizo de la radiofrekvenca servo. Ĝi dependas de la Ministerio pri Telekomunikado kaj Amaskomunikado de la Rusa Federacio (ruse Министерство связи и массовых коммуникаций Российской Федераций).
Roskomnadzor okazigis la cenzuron de retejoj[1] kaj aliaj amaskomunikiloj[2]. La organizo povas trudi monpunojn al retejoj kiuj ne respektas la superrigardon de komunikadoj kiujn ĝi trudas. Ĝi ankaŭ povas sendi formalajn sciigojn, petante "korekton" aŭ la retiron de iuj retpaĝoj por eviti punon kiel malrapidigon, eĉ blokon, provizan aŭ daŭran de la retejo[3]. Roskomnadzor, kiu la 1-an kaj 29-an de marto ordonis al la Fondaĵo Vikimedio forigi informojn el la ruslingva versio de la paĝo pri la invado de Ukrainio, minacas la platformon per monpuno de 4 milionoj da rubloj[4]. Dum la sama periodo, Roskomnadzor plenumis masivan cenzuron de rusia sendependa amaskomunikilaro, eksterlanda amaskomunikilaro kaj sociaj retoj kiel ekzemple Facebook, Twitter kaj Instagram[5][6][7][8][9].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La censure frappe en pleine crise de Crimée (arkivo) Courrier International, 15-a de marto 2014
- ↑ La censure russe serre la vis[rompita ligilo] (arkivo, Le Monde
- ↑ Lucien Jacques, « «Роскомнадзор», le gendarme russe d’Internet » (arkivo), Libération, 1-a de aprilo 2021
- ↑ « Le gouvernement russe condamne Wikipédia à une amende » (arkivo) ActuaLitté.com, 8-a de aprilo 2022
- ↑ « Instagram bloqué en Russie, après un week-end de ralentissement » (arkivo) Le Monde, 14-a de aprilo 2022
- ↑ « Guerre en Ukraine : la Russie engage un bras de fer avec Facebook » (arkivo Le Monde, 25-a de aprilo 2022
- ↑ Guerre en Ukraine: Facebook bloqué en Russie par le régulateur (arkivo) BFMTV
- ↑ « Instagram n'est plus accessible en Russie » (arkivo) La Provence, 14-a de marto 2022
- ↑ « Guerre en Ukraine : la Russie « limite » l’accès à Facebook, accusé de censurer ses médias » (arkivo), Sud-Ouest, 25-a de februaro 2022