Ruby Corado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruby Corado
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (54-jaraĝa)
en San-Salvadoro
Ŝtataneco Salvadoro
Okupo
Okupo GLAT-aktivulo
TTT
Retejo http://www.casaruby.org
vdr

Ruby Corado (naskiĝis en San-Salvadoro, Salvadoro) estas aktivulino, kiu fondis Casa Ruby, la solan dulingvan, multkulturan GLAT-an organizon en Vaŝingtono. Casa Ruby malfermiĝis en 2012; ĝi identigas sian mision kiel "krei sukcesajn vivorakontojn inter transgenraj, neduumaj, genre nekonformaj, gejaj, lesbaj kaj ambaŭseksemaj homoj."

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Corado enmigris en Usonon el Salvadoro, kiam ŝi aĝis dek ses jarojn, por eskapi la enlandan militon de Salvadoro. Ŝi estas transgenra virino kaj komencis sian transiron dum la 1990-aj jaroj.

Aktivula kariero[redakti | redakti fonton]

Corado estis parto de la Koalicio por Klarigi la Homrajtan Agon de Vaŝingtono, kiu ŝanĝis la vaŝingtonan Homrajtan Agon por inkludi protektojn de genra identeco aŭ esprimo, kies ŝanĝo ekefikis en marto 2006. Corado edziniĝis al David Walker en 2014 kaj estis kondukita al la altaro de la tiama urbestro Vincent C. Gray.

Premioj kaj rekono[redakti | redakti fonton]

La premioj de Corado estas ekzemple: The Capital Pride Heroes 2005 de Metro Weekly, Trans America 2006, Latino LGBT History Project Heroes Exhibit 2007, 25 Most Influential Latino LGBT Activists de Latino Voice 2009, Stein Democrats Heil-Balin Community Service Award 2011, Capital Pride Engendered Spirit Awards 2011, Gay And Lesbians Activists Alliance GLLA Distinguished Service Award 2012, The Activist Of The Year de The African American Prism Awards 2012, Ten LGBTQ Latin@s That Make Us Proud de XQSi Magazine 2012, The DC Center Community Center Service Award 2013, kaj Gays And Lesbians Opposing Violence Community Service Award 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]