Rudolf Balló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Balló
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1884 (1884-04-24)
en Ineu
Morto 6-an de novembro 1969 (1969-11-06) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • kemiisto • universitata instruisto
vdr

BALLÓ Rudolf (pro. balo:) estis hungara kemiisto, universitata profesoro, doktoro de kemiaj sciencoj (1959) naskita en Borosjenő la 24-an de aprilo 1884 kaj mortinta en Bp. la 6-an de novembro 1969.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rudolf Balló diplomitiĝis en Budapeŝto en 1906, poste li studis en la universitato de Vieno. Li agadis ankaŭ en Rondo Galilei. En 1917 li estis redaktoro de la revuo Magyar Chemiai Folyóirat kaj prezidanto de la Természettudományi Szövetség (Natursciena Unuiĝo). En 1920 oni eligis lin el lia posteno kaj oni elfermis lin el sciencaj unuiĝoj pro lia maldekstra politika konduto. En 1922 li fondis kemiuzinon (Isola Művek Rt.), en kiu oni unue fabrikis en Hungario plastikmateriojn. De 1952 li estis universitata profesoro en la teknikuniversitato kaj katedrestro ĝis 1960.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar életrajzi lexikon