Rudolf Neumayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Neumayer
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1887 (1887-05-18)
en Vieno
Morto 25-an de aŭgusto 1977 (1977-08-25) (90-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo juristopolitikisto
vdr

Rudolf NEUMAYER (naskiĝinta la 18-an de majo 1887 en Vieno, mortinta la 25-an de aŭgusto 1977 samloke) estis aŭstra fakulo pri financoj kaj politikisto.

Estrinte ekde 1924 la sekcion pri financoj de la urbo Vieno, li fariĝis ministro pri financoj en 1936 en la registaroj de Schuschnigg kaj Seyß-Inquart. La jaron 1938 li estiĝis direktoro de la Viena urba asekura kompanio (Wiener Städtische Versicherung'), en 1943 li ekestris la ĉefsidejon de la impostaj konsilistoj kaj bilancrevizoroj (Wirtschaftstreuhänder). Post la Dua mondmilito li estis en 1946 kondamnita al dumviva malliberigo kiel membro de la nacisocialisma registaro: jam du jarojn poste oni donis al li la liberecon pro kaŭzoj prisanecaj[1].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Bruckmüller (eld.): Personenlexikon Österreich, Verlagsgemeinschaft Österreich-Lexikon, Vieno 2001, ISBN 3-95004-387-X, p. 348.

Pruvoj[redakti | redakti fonton]