Rumbek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rumbek, arabe ‏رمبيك‎ (Rumbīk) estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato, diocezo kaj universitata urbo en Sud-Sudano.

Mapo pri unueca Sudano, kie Rumbek estas trovebla en la suda parto (kie estas Sud-Sudano)

Bazaj informoj

Geografio

Rumbek situas sur montetaro en la meza parto de la lando. Vav troviĝas 211, Ĵubo 305, Malakal 374, Ĥartumo 1026 km.

Historio

En 1857 franca komercisto fondis en tiu loko komercejon por eburoj kaj sklavoj. Ili estis liveritaj laŭ Nilo kaj per velŝipoj al Ĥartumo. En 1881 ĉesis la sklaveco-merkato. Post 4 jaroj Egipto kun britoj konkeris la urbon. En 1997 civila milito okazis, Rumbek estis bombardita de la sudana armeo. Post la interkonsento de paco en 2005 estis Rumbek dum jaro provizora ĉefurbo de Sud-Sudano.

Kamparanoj apud Rumbek

Trafiko

Rumbek havas flughavenon. Vojoj kuras al Ĵubo kaj Sudano. Estas ankaŭ malpli grava vojo al naturrezervejo.

Klimato

En Rumbek la averaĝa temperaturo varias inter 25 kaj 32 °C. La varmo en februaro kulminas, en aŭgusto malkulminas. Jare pluvas po 969 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto, en decembro neniam pluvas.

Vojo al flughaveno de Rumbek

Fontoj

Saluto ĉe flughaveno de Rumbek