Rumi, poeto kaj mistikulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumi, poeto kaj mistikulo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Rumi, poeto kaj mistikulo (angle: Rumi, Poet and Mystic 1207–1273) estas titolo de libro verkita de Reynold A. Nicholson (18681945), angla orientalisto kaj rumiologo. La libro temas pri sufiismo kaj Ĝalal ad-Din Muhammad Rumi (Rumi).

Jen eldon-detaloj de ĝia angla originalo:

Nicholson, Reynold A. Rumi, Poet and Mystic 1207-1273, London: George Allen & Unwin ltd, 1973 (6-a eld.), {1-a eld. 1950},190 p.

Bedaŭrinde lia forpaso ne lasis lin finverki la enkondukon al sia lasta libro pri Moŭlana t.e. Rumi, Poeto kaj Mistikulo. La libro entenas tradukojn elektitajn el diversaj verkoj de Rumi kun klarigaj notoj celante prezenti ĝeneralan bildon kaj konon pri sufiismo 5. Feliĉe, A. J. Arberry (19051969) – mem ege kompetenta esploristo kaj nomanta sin lernanto de Nicholson – preparis la libron por preso aldoninte du alineojn je la fino de la nefinita enkonduko. Arberry en la lasta alineo de la enkonduko belege esprimas siajn admiron kaj laŭdon kaj pri Rumi kaj pri Nicholson:

“En Rumi, la irana mistika genio trovas sian plej superan esprimiĝon. Rigardante al la vasta pejzaĝo de sufia poezio, ni vidas lin kiel subliman montopinton, dum la aliaj poetoj – tre multnombraj – ĉu antaŭ li, ĉu post li, estas nur montetoj, en komparo. La influado de lia imitinda ekzemplo, lia pensmaniero kaj lia lingvouzo estas forte sentata dum ĉiuj postaj jarcentoj; ĉiu sufio post li, kapabla legi la persan, agnoskis lian nekontesteblan gvidantecon. Por la okcidento, kiu nun estas malrapide konstatanta la grandecon de lia genio – dankege al la laboro de la subtila klerulo, kies lastaj skribaĵoj trovas sin en tiu ĉi verko – Rumi estas tute kapabla aperi kiel fonto de inspirado kaj ravo nesuperita de iu ajn alia poeto en la literaturo de la mondo.” (p. 25-26)