Rusa aviadatako al teatro de Mariupolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La detruita teatro post la aeratako

Rusa aviadatako al teatro de Mariupolo estis militatako farita la 16-an de marto 2022 en Mariupolo. Rezulte de la senpera trafo per aviada bombo en la konstruaĵon de teatro pereis ĉ. 300 personoj, kiuj serĉis tie protekton, post kiam perdis proprajn domojn en bombado dum la agreso de rusa soldataro en 2022.

La teatro suspendis sian agadon la 24-an de februaro pro la invado de Rusio en Ukrainion. Dum la sieĝo ĝi estis uzata kiel ŝirmejo por loĝantoj kaj rifuĝintoj el apudaj lokoj, kies loĝejoj kaj domoj estis detruitaj rezulte de rusaj aeratakoj, ĉefe de la virinoj la infanoj. Ĉirkaŭ la 12-a de marto sur la placo ambaŭflanke de la teatrejo oni farbis grandajn, videblajn de la aero surskribojn „Dieti” (ruse: „infanoj”), por marki ĝin kiel civilan objekton.

Matene la 16-an de marto 2022 la teatrejo estis detruita rezulte de direktita per lasero aviada bombo, verŝajne KAB-500L. Interne povis troviĝi de 800 ĝis 1300 personoj. Bunkro en kelo de la teatrejo eltenis la atakon, sed la eliro estis detruita. La savagado estis malfaciligita pro daŭrantaj stratbataloj kaj pripafo. Savoskipoj povis forigi rubaĵon kaj eltiri homojn al la surfaco nur en la momentoj kiam la bataloj ĉesis. Ĝis la 18-an de marto el la rubejo ĉ. 130 personoj sukcesis eliri. Laŭ prezidanto de la urbo la 19-an de marto en la subterejoj de la teatro plu povis troviĝi pli ol 1000 personoj. La 25-an de marto la Urba Konsilantaro informis, ke rezulte de la bombado pereis ĉ. 300 personoj.

Aleksej Reznikov konsideris la atakon kiel genocido kaj ŝtata terorismo de Rusio. Defendministerio de Rusia Federacio kontraŭdiris kaj akuzis Azov-batalionon pri eksplodigo de la konstruaĵo.