Ruslanda Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ruslanda Esperanto-Asocio estis Esperanto-asocio, kiu fondiĝis en Rusio post la falo de Sovetunio en 1991. Unua kaj sola prezidanto estis la esperantista rusia tradukanto kaj kanzonisto Nikolaj Lozgaĉev. Dum tri jaroj ĝi funkciis paralele al la ankaŭ en 1991 fondita Rusia Esperantista Unio, daŭriganto de la agado de la tut-sovetunia organizaĵo Sovetrespublikara Esperantista Unio, aperinta en 1989, kaj laŭ propra kompreno ankaŭ "spirita kaj jura heredanto" de la samnoma tutsovetia organizaĵo, kiu funkciis de 1921 ĝis 1938[1]. En 1994 Nikolaj Lozgaĉev mem proponis la unuiĝon de Ruslanda Esperanto-Asocio kaj Rusia Esperantista Unio, kaj la unuiĝo en la sama jaro realiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]