Rutheneum (Schleiz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rutheneum Schleiz

Rutheneum estis lernejo en Schleiz, Germanujo, kiu funkcias nuntempe muzee. Ĝi famiĝis ankaŭ pro la imprese bonega estriĝo ĝia fare de Konrad Duden. La nomo estas latinlingva versio de la dinastio Reuß.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lerneja tradicio en Schleiz longas: en 1284, kiam la Ordeno de germanaj kavaliroj ekpatronecis pri la preĝejo urba, fonditis ankaŭ lernejo. En 1374 certe surlokis latinlernejo, verŝajne jam ĉe la sama grundo. En 1485 deĵoris tie ĉi tri lernigistoj kaj pli kaj pli lernantoj venis el burĝaj familioj kiu bonegis perspektive por la lerneja estonteco.

En la 25.8.1656 la suvereno Henriko la 9-a (Reuß-Schleiz) ne nur dungis duan direktoron sed ankaŭ plilaltrangigis la lernejon je liceo.[1] Fajrego detruis la ejon en 1689. En 1722 la kadukiĝo doma taksitis vivdanĝera por ĉiuj koncernitaj personoj. Finfine inaŭguritis nova ejo en la jaro 1735-a, de kiam datumas la hodiaŭaj fasado kaj la restintaj volboj.

En 1860 la parlamento de Reuß pensis ke fermo de la schleiz-a lernejo reduktus tre la elspezojn. Pro akraj protestoj kaj vetoo princa tiu minaco foriĝis: tamen farotis inspektado kaj dungo de nova estro. Tiun ĉi postenon feliĉe plenumis Konrad Duden kiu sukcese ŝanĝis tiun ĉi instituton en lerniegon ĉie kaj de ĉiu altestimatan. Sole ene de seso da jaroj la nombro lernantara kreskis de 119 al 200. En 1923 la gimnazio translokigitis en la ejojn de la malaperinta porinstruista seminario de ĉe Hofer-strato. En la iamajn Rutheneum-ĉambrojn venis metilernantoj kaj la popolaltlernejo, helpa lernejeto kaj (ĝis oktobro 2007) ŝtata Apogocentro Friedrich Fröbel.

Muzea uzo[redakti | redakti fonton]

Konrad-Duden-monumento de Zhi Li antaŭ la muzea enirejo

La domo gastigas daŭrajn kaj maldaŭrajn ekspoziciojn. Inter la daŭraj menciindas sekcio pri la vivo kaj agado de Konrad Duden kaj la historio de la detruita rezideja kastelo de Schleiz. Germanistike interesas la projekto Schleizer Duden 2022[2], cifereca leksikono. Tiukuntekste prezentatas kaj pridiskutatas novaj lernigaj metodoj.

Inter la maldaŭraj elmontradoj estis ekde 2019 ekz. unu pri la kemifirmao Piegler aŭ pri la bierfarejo Schwender.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La titolo gimnazio venis nur en la 19-a jarcento okaze de splitiĝo branĉa.
  2. Presitis en 1872 eldono loka de la famega Duden-vortaro sub la titolo Zur deutschen Rechtschreibung. Schleiz ege sopiris je unuecaj skribreguloj ĉar tie ĉi interkruciĝis frankoniaj, saksaj kaj turingiaj dialektoj...
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.