Sándor Erőss
Sándor Erőss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1907 en Ditrău |
Morto | 11-an de februaro 1974 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • okulkuracisto |
ERŐSS Sándor (eroeŝ) estis hungara okulkuracisto, fakverkisto naskita en Ditro la 22-an de septembro 1907 kaj mortinta en Budapest la 11-an de februaro 1974.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Post havigo de kuracistdiplomo ĝis 1940 Sándor Erőss laboris en Ŝtata Okulmalsanulejo ĉe József Imre en Budapeŝto. Ekde 1940 li laboris en la Okulkliniko numero 1-a. Ekde 1954 li estis ajunkto ĉe profesoro István Csapody en okulsekcio de la Malsanulejo János. Ekde 1962 ĝis 1974 li estis direktoro de ambulatoriinstituto de la Malsanulejo János. Lin interesis ĉefe la malsanoj de retino (tumoroj) kaj ties kuracigo per iksradio.