Séraphîta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo por Séraphîta

Séraphîta estas romano verkita en 1834 de la franca verkisto Honoré de Balzac. Tiu mistika verko ĉefe temas pri androginoj kaj anĝeloj. Ĝi estis publikigita en la revuo Revue de Paris en 1834.

La intrigo disvolviĝas en norvega kastelo apud la fjordo Stromfjord. Séraphitüs, stranga kaj melankolia estulo, kaŝas teruran sekreton. Séraphitüs amas Minna, kaj ankaŭ ŝi amas lin, kredante ke li estas normala homo. Sed Séraphitüs estas ankaŭ amita de Wilfrid, kiu konsideras lin kiel virino (Séraphita).

Séraphitüs-Séraphita fakte estas perfekta androgino. Li naskiĝis el parencoj, kiuj per la doktrino de Emanuel Swedenborg kapablis transcendi sian propran homecon, tiel ke Séraphitüs-Séraphita fariĝis iasence perfekta specimeno de la homaro.

Ruggero Leoncavallo verkis simfonian poemon pri tiu rakonto.