Saŭromuzeo Aathal

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saŭromuzeo Aathal

La Saŭromuzeo Aathal estas muzeo pri dinosaŭroj en Seegräben en Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi estas monumento de nacia signifo.

Enhavo

[redakti] Situo

La muzeo situas ĉe la kantona ĉefvojo inter Uster kaj Wetzikon borde de la rivero Ustermer Aa en la setlejo Unteraathal en la komunumo Seegräben. La muzeo troviĝas en la domoj de la iama ŝpinfabriko Aatal, kiu estas parto de la Industrilernopado de Zurika Oberlando. La iamaj fabrikdomoj estas sub protekto de la federacio kaj formas kun la muzeo mem parto de la nacia monumento.

[redakti] Kolekto

La muzeo posedas riĉan palaontologian kolekton kun 200 ekspoziciaĵoj, inter kiuj troviĝas dinosaŭroj el la tuta mondo, de la etsaŭro ĝis la 23 metrojn longa brakiosaŭro-skeleto, Diplodokuso, Kamarasaŭro, Apatosaŭro, Saŭropodobebo, Otnielio, Stegosaŭro kaj la viandomanĝanta alosaŭro, flugsaŭroj, grandaj marsaŭroj kaj fosilioj de kambrio ĝis la glaciepoko.

La muzeo ankaŭ funkciigas propran fosejon en la usona ŝtato Vajomingo. La fosteamo en Vajomingo ek de 1990 faris diversajn gravajn trovojn kiel ekzemple du preskaŭ komplete konservitaj alosaŭro-skeletoj kaj du same bone konservitaj stegosaŭro-ekzempleroj.

Flanke de la muzeo situas ankaŭ mineraloga muzeo kaj mineralvendejo.

[redakti] Atingebleco

La muzeo facile atingeblas per la trajnlinioj S14 kaj S9 de Zuriko, UsterWetzikon ĝis Aathal. De Uster estas biciklovojo ĝis la muzeo.

[redakti] Horaro

La muzeo estas malfermita marde ĝis sabate de la 10-a gix la 17-a horo kaj dimanĉe de la 10-a ĝis la 18-a horo. Lunde ĝi estas fermita kiel la plej multaj muzeoj en Kantono Zuriko.

[redakti] Asocio por la subteno de la saŭromuzeo

Ekzistas Asocio por la subteno de la saŭromuzeo (en germana lingvo: Verein zur Förderung des Sauriermuseums) kies celo estas la financa subteno de la muzeo kaj de la esplorlaboro pri saŭroj. La membroj de la asocio rajtas senpage viziti la muzeon kaj ricevas la informojn pri la diversaj aktivecoj de la muzeo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de la Saŭromuzeo Aathal

[redakti] Bildoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj