Saarlouis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saarlouis (aŭ franclingve Sarre-Louis) estas germana urbo lokita en Sarlando. Ĝi enhavis 38.420 loĝantojn en 2003. Kiel la nomo signas, Saarlouis lokiĝas ĉe la bordoj de la riverego Saar.

Hodiaŭe, la plej grava entrepreno de Saarlouis estas Ford. Tie estas konstruataj la Ford Focus, aŭ aliaj veturoj. Necesas nur ĉirkaŭ 20 minutojn por atingi Francion el Saarlouis, kaj 45 minutojn por atingi Luksemburgion.

Dum la reĝimo de Adolf Hitler, ekde 1936 ĝis 1945, la urbo estis oficiale renomita Saarlautern, ĉar la nazia registaro volis germanigi la antaŭan, francdevenan nomon.

La vorto louis aludas la francan reĝon Ludovikon la 14-a, kiu ekkonstruis la forton de Saarlouis en 1680 por protekti la novajn limojn de sia reĝlando.