Sabrata
Sabratha, Sabrata aŭ Siburata (en araba صبراتة), en la Distrikto Az Zaŭija[1] en la plej nordokcidenta angulo de moderna Libio, estis la plej okcidenta de la "tri urboj" de la antikva regiono de Tripolio. El 2001 al 2007 ĝi estis la ĉefurbo de la iama Distrikto Sabrata ŭa Surman. Ĝi situas ĉe la marbordo de Mediteraneo ĉirkaŭ 65 km okcidente de Tripolo. La nuna arkeologia loko estis enskribita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1982.
Notoj
- ↑ شعبيات الجماهيرية العظمى Ŝa'bijat de Granda Ĝamahirija, konsultita la 20-an de julio 2009, en la araba