Sabrina Scharf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabrina Scharf
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1943 (1943-10-17) (80-jaraĝa)
en Delphos
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Bob Schiller
Okupo
Okupo politikistoaktoroadvokato • televida aktoro
vdr

Sabrina SCHARF estas artistnomo de Sandra Mae Trentman, usona aktorino naskiĝinta en 1943. Ŝi estis bopatrino de Tom Schiller kaj dua edzino de Bob Schiller.

Ŝi edzigis sian instruiston pri algebro kiam ŝi estis 15-jaraĝa. La geedziĝo estis nuligita tri jarojn poste. Ŝi iĝis Playboy Bunny en 1962.[1][2]

Aktora kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis en televido per serio Gidget en 1967 kaj en kino per Dead Heat on a Merry-Go-Round en 1966. Ŝi daŭrigis sian karieron per televidserioj kiel The Man from U.N.C.L.E., The Girl from U.N.C.L.E., Daniel Boone, The Wild Wild West, Star Trek, I Dream of Jeannie, Gunsmoke, Mannix kaj Hogan's Heroes, kaj per kinfilmoj kiel Hells Angels on Wheels, Waterhole #3 kaj Easy Rider.

Dum la 1970-aj jaroj ŝi partoprenis televidaĵojn kiel The Interns, Hawaii Five-O, Hunter kaj Harry O.

Politiko kaj advokatado[redakti | redakti fonton]

Post kiam Scharf forlasis aktoradon en 1975, ŝi fariĝis kontraŭpolua aktivulo kaj malsukcese konkuris al la Kalifornia Ŝtata Senato. Sabrina Scharf Schiller fariĝis advokato en 1989[3].

Notoj[redakti | redakti fonton]