Said Baluĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Said Baluĉi
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1962 (1962-02-07) (62-jaraĝa)
en Raŝto
Lingvoj Esperantogilapersanederlanda
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1984
vdr

Said Baluĉi, tute Sejjed Navvab Mozaffari Balouchi (perse سید نواب مظفری بلوچی, naskiĝis la 7-an de februaro 1962 en Raŝto, Irano) instruis la persan lingvon kaj persan literaturon en teheranaj universitatoj. Li fariĝis rifuĝinto kaj loĝas ekde 2013 en Nederlando.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li esperantistiĝis 23-jaraĝe memstudante. Poste li daŭrigis la studadon en la klasoj de Ĵila Sedighi kaj Mohammad Hasan Naser-eddin Sahebzamani. La temo de lia magistra tezo ĉe la universitato Azad en Tehrano estis "Esperantigo de persaj poemaj kaj prozaj specimenoj" (1998).

Li loĝas en Vaassen, Nederlando ekde 2013, estas membro de UEA ekde 1989 kaj UEA-fakdelegito ekde 1996.

Li iĝis estrarano de Esperanto Nederland ekde 2016 kaj ĝia prezidanto por 2017-2018.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

"Vivo sen idealo ne estas senchava vivo. Havi idealojn donas signifon al la vivo, eĉ se vi ne atingas ilin. Tiel vi restos okupata, scivolema kaj moviĝema. La vivo havas nenian sencon, ni devas doni al ĝi sencon". - Said Baluĉi

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto Nederland

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]