Gila lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gila lingvo
گیلکی gilaki
lingvo • moderna lingvo
kaspia lingvaro
Parolata en provincoj Gilano kaj Mazandarano de Irano
Parolantoj 2 550 000
Denaskaj parolantoj Taksitaj 3,3 milionoj (kun tendenco de malplimultiĝo)
Skribo araba skribo, araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindo-Eŭropa
Hindoiranaj lingvoj
Iranaj lingvoj
Gila lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 glk
  Glottolog gila1241
Angla nomo Gilaki
Franca nomo gilaki
vdr

La Gila lingvo estas Kaspia lingvo, kaj membro de la nordokcidenta irana lingvo branĉo, parolita en Irano 'Gilan' Provinco. Gilaki estas proksime rilatita al Mazandarani kaj la du lingvoj havas similan vortprovizoj. La Gilaki kaj Mazandarani lingvoj (sed ne aliaj iranaj lingvoj) dividas iuj tipologia karakterizaĵoj kun kaŭkazaj lingvoj (specife Sud kaŭkazaj lingvoj), reflektante la historion, etna identeco, kaj proksime parencecon al la regiono de Kaŭkazo kaj kaŭkazaj popoloj de la Gilaki personoj kaj Mazandarani personoj .

La gila lingvo havas radikojn en la plej antikvaj iranaj lingvoj ĉefe en la nord-pahlavia lingvo. En la gila lingvo troviĝas substrataj vortoj, kiuj rilatas al la erao antaŭ de okupo de ariaj triboj (bordoj de la Kaspia maro estis loĝitaj eĉ antaŭ la enmigro de ariaj triboj).

La gila lingvo ne havas propran alfabeton. Aŭ se ĝi iam pratempe havis, pro la ĉiam pluva vetero kaj multa humido restis nenio, kio pruvus ekziston de tia alfabeto. Prkosimume ĉiuj giloj povas paroli en la persa lingvo kaj faras tion, kiam postulas oficialaj bezonoj. Sed inter si mem la giloj nepre parolas gile.

La gila lingvo havas kelkajn dialektojn.

Jen gila fonemaro laŭ latina ordigo: (ĉiuj ne klarigotaj literoj prononciĝas kiel esperantaj literoj):

A – Ä (kiel a en la angla vorto apple) – E – Ë (kiel e aŭdebla inter t kaj l en la angla vorto bottle) – O – Ö (kiel turka aŭ germana Ö) U – Ü (kiel Ü en la turka aŭ germana aŭ hungara alfabetoj) – – B – Ĉ – D – F – G – Ĝ – H – Ĥ – I – J – Ĵ – K – L – M – N – P – Q (iom simile al la prononco de R ĉe francoj aŭ germanoj) – R – S – Ŝ – T – V – Ŭ – Z

Jen kelkaj originaj gilaj vortoj:

Absorbo Fakëŝ
Absurda häĉi
Aĉeti hen
Aglo aluĥ
Akvo
Alo bal
Alno tuse
Amaso amas
Arbo dar
Bofilo zama
Bukcinatoro ĝul
Cikonio ĉoin
Fajfo ŝib
Fali këtën
Folio vëlg
Frato brar (kp. germane Bruder)
Gejŝo giŝa – gejŝë
Glita lisk
Granda pillë
Gumo vinĝë
Haltu bes
Histriko ĥorika
Ido zaj
Kaldrono gëmëĝ
Kato piĉa
Klimakso gup
Pasero ĝiĝaj
Koto ĉël
Patro per (kp. france père)
Patrino mar (kp. france mère, hispane madre)
Perdo avir
Plugilo gaĝme
Rano goska
Serpento lanti
Sur, super buĝor
Ŝnuro lafënd
Tuso ĥos

La signoj de pluralo estas N , ON , KON :

Goska – GoskaN
Brar – BrarON
Ĝiĝaj - ĜiĝaKON

Pronomoj:

mi=mu
ci=tu
li,ŝi,ĝi=un
ni=amu
vi=ŝumu
ili=uŝën

Jen kelkaj frazoj:

Mia patro venis : Mi per bamo
Mia patrino aĉetis panon : Mi mar nan bihe
Haltu! Ne iru el tiu vojo : Bes ! u ra nuŝu
Kies lingvo estas Esperanto? : Esperanto ki zëban isë?
Kie estas via frato? : Ti brar koj isa?
Mia frato estas en Germanio : Mi brar Alman isa
Kion faras li tie? : Uj ĉi karë?
Fariĝas doktoro : Doktor borë
Kiom kilometroj estas inter Raŝt kaj Tehrano? : Rëŝt ta Tehran ĉänd kilumetr isë?

Ekzemplo de la nova kvarversa poemo de la nova Gila literaturo:

شوروم نیشتن شوره ونگه چومونه ŝurum niŝtán ŝurë vëngë ĉumonë
شوروم اشکل شوکومه تاسیونه ŝurum áŝkël ŝukomë tasiyonë
شوروم نیشتم می چومونه بوشوری ŝurum niŝtem mi ĉumonë buŝuri
شوروم ارسو فوکونه می زاکونه ŝurum ársu fukunë mi zakonë

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.