Sakontala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakontala
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr

Sakontala estas nefinita operfragmento de Franz Schubert, kiun oni prezentis sursceneje en la jaro 2010.

Historio[redakti | redakti fonton]

Schubert komencis verki pri ĝi oktobron de 1820, derompis la komponadon tamen printempon de 1821 – supozeble ĉar la kortega opero jam estis unuafoje prezentonta la operon Zemire et Azor de Louis Spohr, kun kiu ĝi havis multajn enhavajn kaj etosajn interakordojn. Dek unu scenoj de la fragmento ekzistas en la partitura skizo, kiu limiĝas plejparte je la fundamentaj melodivoĉoj kaj la baslinio.

Post kiam la perdiĝinta libreto en 2002 retroviĝis en la muzikkolekto de la Viena Urba kaj Landa Biblioteko, la sinsekvo de la muzikpecoj estis klarigebla. La dana komponisto Aage Rasmussen singardeme kompletigis la skizon de Schubert ĝis la loko, kie derompiĝas muziko kaj agado. En 2006 ĉi tiun version unufoje prezentis la direktisto Frieder Bernius dum la aŭtuna muzikfestivalo en Bad Urach. Per la el tio ekestinta sonregistraĵo la Sarlanda Ŝtata Teatro atentiĝis pri la verko. Johann Philipp Neumann, libretisto de Schubert, baziĝas sur „Śākuntala“ de la antikva barata poeto Kalidaso, kiu estis furorinta ekde la finiĝanta 18-a jarcento en Eŭropo kaj en la jaro 1800 estis aperinta kiel germanlingva tradukaĵo de Georg Forster en Vieno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo de la muzikrevuo Neue Musik-Zeitung

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.