Salève

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salève vidita el la aero kun rigardo al Ĝenevo

Monto Salève (prononcu [saLEV]) estas monto de la Antaŭalpoj en departemento Haute-Savoie en Francio. Ĝia alteco estas 1379 m.

Ĝi estas fama pro telfero, kiu ligas ĝian pinton kaj la vilaĝon Le Pas de L'Échelle, kiu apartenas al la komunumo Étrembières kaj estis ĝis 1816 parto de la hodiaŭa svisa komunumo Veyrier.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam situanta en la Antaŭalpoj, Salève geologie estas parto de montaro Ĵuraso, kiel la Vuache. Ĝi staras super la svisa urbo Ĝenevo.