Salomona kolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salomona kolono.
Salomonaj kolonoj en baroka pordego de la Baziliko Nia Sinjorino de la Merced (Limo, 1630).

En diversaj artoj la Salomona kolono estas kolono kun fusto de helicahelika formo, kiu estis uzita fundamente en Eŭropo kaj en Hispanameriko en la baroka arkitekturo. Ĝi ricevas sian nomon pro la tiama kredo ke tiel estis la kolonoj de la Templo de Salomono.

Ĝi ne estis konstruelemento uzita en la antikva epoko sed ĝia nomo derivas de la nomo havigita de la barokaj arkitektoj, el la priskribo kiun oni faras en la Biblio pri la kolonoj de la granda templo de la reĝo Salomono en Jerusalemo, detruita en la jaro 586 antaŭ Kristo. Oni diris ke tiu templo havis du ĉefajn kolonojn flankigante la vestiblon, kun tordita fusto, kies nomoj estas Boaz kaj Ĥakin, kiu simbolis respektive la forton kaj la stabilecon.

Salomona kolono ekis per bazo kaj finas per kapitelo, kiel la klasika kolono, sed la fusto havas torditan disvolvigon de helica formo kiu faras plej ofte ses turnojn kio produktas efikon de movo, forto, barakto kaj drameco. La enkonduko de la salomona kolono en la baroko montras la kondiĉon de arto en movado. En multaj okazoj troviĝas la fusto kovrita per vegetaĵa dekoracio el vitofolioj. La kapiteloj povas esti de diversaj ordoj, inter kiuj hegemonias la korinta kaj la kompozita ordoj. Plej ofte ili estas uzataj pli kiel ornamaj kolonoj ol kiel tegmentosubtenaj, pro kio ofte ili aperas en retabloj aŭ apudigitaj ĉe aliaj ornamaĵoj.