Salomonsborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salomonsborn ene de la erfurtaj kvartaloj

Salomonsborn esta nordokcidenta kvartalo de Erfurto, Germanujo. Havante ne tute 1100 enloĝantoj kaj kuŝante sur alteco de inter 293 kaj 313 metroj ĝi apartenas al Erfurto de 1994. Ĝia etendiĝo estas de 4,68 kvadrataj kilometroj. La lokuloj nomas la vilaĝon ankaŭ Salomé.

Sude de ĝi estas granda etĝardenaro tra kiu kondukas la strato Marbacher Chaussee ĝis Marbach. Sudokcidente situas Alach, norde estas la federacia aŭtoŝoseo A 71. En distanco de 1,5 kilometroj troviĝas la Flughaveno Erfurt-Weimar. La norda kaj orienta randoj estas ekde la fruaj 1990-aj jaroj karakterizitaj per modernaj loĝdomoj. Ĝis tiam Salomonsborn kvazaŭ nur el idilieca kerno konsistis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arĥeologiaj elfosadoj atestis setlejojn jam de la bronza epoko. La unua dokumenta mencio Salemannesbrunnen datumas de 1143; de la 15-a jarcento Salomonsborn apartenas al la teritorio erfurta.[1] En 1664 Salomonsborn, kune kun la urbo Erfurto, ekestis sub la regado de la majencanoj. De 1706 ĝi apartenis al Alach, En 1802 suverenis la prusoj, inter 1807 kaj 1813 ĝi estis parto de la Princlando Erfurto. Post la Viena kongreso denove ĝi prusiĝis. En la 11.4.1945 ĝi liberiĝis fare de usonanoj. Okupiĝo soveta venis komence de julio 1945. Intertempe vivis en Salomonsborn alvenintoj el uest- kaj nordgermanaj grandurboj kies loĝejoj estis bombade detruitaj. Postmilite ekloĝis en Salomonsborn krome ĉ. 200 forpelitaj germanoj el Orienta Eŭropo. En 1950 Salomonsborn denove iĝis parto de Alach perdante sian memstarecon.[2]

Longan tempon la vilaĝanoj ne sufiĉe bonstaris por permesi al si la postenon de paroĥestro - tio signifis raran celebron de diservoj kaj kadukiĝo de la preĝejo (franka origino verŝajne pro la patroneco de Denizo de Parizo). Ankaŭ propra fajrobrigadejo mankis. En 1738 oni metis fundamentan ŝtonon por nova kirko (konsekro en julio 1747). Fine de la 19-a jarcento ĝi iĝis propra paroĥo kaj ricevis ankaŭ lernejon. Taverno ankaŭ ne ekzistis ĝis la fino de la 18-a jarcento kaj la gastejestro devis elverŝi bieron en sia privata domo.

Ekonomio kaj societoj[redakti | redakti fonton]

La salomonsborn-anoj longe vivis de agrikulturo, dume bestobredado maloftis. Nun estas tie kelkaj etmetiistoj kaj farmisto kun pensiono. La sekvaj societoj aktivas en Salomonsborn: Kirmesgesellschaft Salomonsborn (kermesen), SG Salomonsborn 04 / Marbach - Sektion Fußball (piedpilken), Förderverein der St.-Dionysius-Kirche (preĝejprotektaden).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Chronik von Salomonsborn"
  2. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern. Eldonis Statistisches Bundesamt, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart 1995, ISBN 3-8246-0321-7