Salzburger Autorengruppe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Salzburger Autorengruppe (mallongigo: SAG) estas aŭstra porverkista unuiĝo el Salcburgo kaj Salcburgio. Fondite en 1981 celas apogi idealisme kaj finance poetojn kaj verkistojn kiuj aŭ loĝas en Salcburgio aŭ havas intiman rilaton al tiu ĉi regiono. Sidejo ĝia estas je Literaturhaus en Salcburgo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Literaturhaus Salzburg – klubejo

En kadro de tutaŭstria kongreso de verkistoj en Vieno en la jaro 1981-a oni klopodis fari ĉion por plibonigi kondiĉojn de verkistoj el Aŭstrujo. El tio naskiĝis la ideo krei ion organizon celantan la samon aparte en Salcburgio. Ankoraŭ samjare kolektiĝis interesatoj, fondis klubon ĝuontan pri publika helpado. De 1991, kiam estiĝis la domo Literaturhaus, estis la kluba sidejo en ĝi.

La unua estro, de 1981 ĝis 1982 estis la tirolano Gerold Foidl; post kies morto kolektivo transprenis lian taskaron, i.a. Margot Koller kaj, dum pli ol jarcento, la lirikistino Christine Haidegger. Estrarane estis dum certa tempo ankaŭ Ludwig Laher. Inter 2007 kaj majo 2017 ĉeforganizis Peter Neutterer el Bergheim, poste la lirikisto Christopher Schmall.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

„Brennpunkt Salzburg“ – evento de SAG en la Miĥaela kirko; okaze de la 75-a datreveno de la bruligo de libroj en Nazia Germanio

Ĵus fondite la societo funkciis kiel konsilejo por verkistoj pri iaj profesiaj aferoj. Paralele oni ekde la komenco strebis estigi propran domon (kio realiĝis en 1991). Daŭre oni memoris pri la libro-bruligo en aprilo 1938 en Salcburgo kaj la persekuto de intelektuloj fare de la nazioj.

Alia fokuso metiĝis pri la publika konatigo de moderna literaturo, ekz. per la eldonado de antologioj. Ankaŭ junaj talentoj ne estis neglektitaj, ekz. per organizo de la spektaklo-serio '"Lese-Abenteuer. SAG membras ĉe la tutaŭstria porverkista ligo IG Autorinnen Autoren kaj la kultura societaro salcburgia Dachverband Salzburger Kulturstätten.

Membroj nunaj kaj iamaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Salzburger Autorengruppe (eld.): "Vorwort." Ĉe: Ohne Ablaufdatum. 30 Jahre Salzburger Autorengruppe, Salzburg 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]