Sam T. Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sam T. Brown (naskiĝis la 19-an de januaro 1939 en Sankta Luiso, Misurio; mortis la 28-an de decembro 1977 en Bloomington, Indianao) estis usona ĵazgitaristo.

Brown, kiu ludis ĉefe akustikan gitaron, kunverkis je la ĵazopero Escalator over the Hill de Carla Bley kaj en la Liberation Music Orchestra de Charlie Haden. Poste li estis membro de la bandego de Thad Jones kaj Mel Lewis. En 1971 li muzikis en la kvaropo de Gary Burton kaj kunverkis ties sonregistradon kun Keith Jarrett. En 1972 dungis lin por sia produktaĵo Expectations; li ankaŭ kunverkis kun Jarrett kaj violonisto Leroy Jenkins la unuan albumon de Paul Motian "Conception Vessel". En 1974 li muzikis por la albumo Treasure Island de Keith Jarrett. Li ankaŭ surdiskigis kun Paul Desmond, kun Bill Evans, kun Richard Davis kaj Bill Lee same kiel kun James Brown.