Samojeda hundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samojeda hundo
Samojeda hundo
Samojeda hundo
FCI-norma n-ro 212
Postkola alto:

virhundo: 57 cm
hundino: 53 cm

Pezo:

virhundo: 20-32.5 kg
hundino: 17-25 kg

Listo de hundorasoj
vdr

La Samojeda hundo estas hundoraso kiu originas de Siberio, kaj ricevis sian nomon de la siberia Samojeda popolo. Ĝi estas gaja, afabla, inteligenta kaj relative helpema, sed ne lojala, ĝi povas esti ege obstina, sentema kaj dolĉa, domina kaj singarda, amema. Ĝi estas tre ludema kaj restas ludema ĝis maljunaĝo. Ĝi ŝatas boji. Ĝi ne precipe estas bona gardisto. Ĝi loĝas en la domo kun la posedantoj kaj bone interkonsentas kun infanoj. Ĝi bezonas multe da movado. Hara prizorgado estas tre postulema, kiam oni kombas ĝin oni devas atenti ne difekti la submantelon. La alteco de la masklo estas ĉirkaŭ 57 cm, kaj la ino estas ĉirkaŭ 53 cm; devioj de 3 cm malsupren aŭ supren estas permesitaj. La pezo de maskloj estas 20-32.5 kg, kaj inoj 17-25 kg. La ekstera mantelo estas kruda kaj elstara, la submantelo estas dika kaj mola, la koloro estas blanka, kremkolora aŭ blanka kun biskvitaj koloraj markoj. Aliaj karakterizaĵoj estas larĝa kapo, migdalformaj okuloj, longa, riĉe pelta vosto, kiu estas portata super la dorso, dikaj oreloj - duonrondaj supre kaj ne tro grandaj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-12-23. Alirita 2022-12-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]