San Miguel de Horcasitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Miguel de Horcasitas
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Fondita 1749
Poŝtkodo 83360–83377
Kodo laŭ INEGI 26 056
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Tomás Cruz Reyes (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 6 036
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 29°29′N 110°44′U  /  29.483°N, 110.733°U / 29.483; -110.733 (San Miguel de Horcasitas) (mapo)
Alto 400 m
Areo 1 768,5 km²
Horzono UTC -7
Situo de San Miguel de Horcasitas en (Meksiko)
Situo de San Miguel de Horcasitas en (Meksiko)
DMS
Situo de San Miguel de Horcasitas en
Situo de San Miguel de Horcasitas en
Situo de San Miguel de Horcasitas en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel de Horcasitas Municipality [+]
vdr

San Miguel de Horcasitas estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas San Miguel de Horcasitas. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26056.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 8382 loĝantojn. El tiuj estis 4592 viroj kaj 3790 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1768,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 400 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 294 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 3479 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2976 scipovis legi kaj skribi kaj 495 personoj estis analfabetoj. Do 14,23 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4811 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 657 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 13,66 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

La setlejo fondiĝis kiel milita fortikaĵo. La nomon ĝi ricevis honore al la vicreĝo de Nova Hispanio Don Juan Francisco de Güemez y Horcasitas, unua duko de Revillagigedo, kiu regis Novan Hispanion je tiu tempo. En 1777 la estro de la provincoj Sonora kaj Sinaloa vivis en al loko. 1814 ĝi fariĝis "urbo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]