Sangatte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sangatte
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 62774 [+]
Poŝtkodo 62231
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 842  (2021) [+]
Loĝdenso 339 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 57′ N, 1° 45′ O (mapo)50.9466666666671.7566666666667Koordinatoj: 50° 57′ N, 1° 45′ O (mapo) [+]
Areo 14,28 km² (1 428 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sangatte (Pas-de-Calais)
Sangatte (Pas-de-Calais)
DEC
Sangatte
Sangatte
Situo de Sangatte
Sangatte (Francio)
Sangatte (Francio)
DEC
Sangatte
Sangatte
Situo de Sangatte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sangatte [+]
vdr

Sangatte estas banloko en la franca norda departemento proksime de Calais, sur la Opala marbordo. La nomo de la vilaĝo estis en la 14-a jarcentro ankoraŭ konata sub la flandra nomo zantgate (1331), kiu estis francigita en la 17-a jarcento. La nomo estas derivata de la malnova nederlanda vorto sanda (sablo) sekvata de gata (aliro, malfermo) : «aliro al la sablo».

La Ĝangalo de Calais
La Ĝangalo de Calais

En la oriento de la komunumo, proksime de Calais, situas la vilaĝeto Blériot-Plage. La antaŭa nomo estis Baraques, sed la nuna estis donita en honoro al Louis Bleriot.

Sangatte unuafoje kaptis la internacian atenton kiel rezulto de la konstruo de la manika tunelo inter Francio kaj Anglio. Sangatte denove kaj multege altiris la internacian atenton pro la proksima kaj kontestata rifuĝinta tendumejo, kiu estas populare konata ĉefe sub la nomo "Sans-gate" (franca por "sen barilo"), de kie mingrintoj daŭre provis atingi Anglion. En novembro 2002 Francio fermis tiun ĉi rifuĝintan tendumejon je instigo de Britio. Laŭ la franca Ruĝa Kruco, 67.611 migrintoj pasis tra la Sangatte-Centro dum la daŭro de ĝia malfermo[1].

Poste multaj migrintoj kaj rifuĝintoj restadis en improvizitaj tendoj en la dunoj. Tiu tendaro fariĝis konata sub la nomo La Ĝangalo.[2]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La fervoja stacidomo Calais - Fréthun, situas je kelkaj kilometoj de Sangatte, kie haltas la trajnoj Eurostar (al Anglio), TGV kaj TERGV (al Lille kaj Parizo), samkiel trajnoj TER Nord-Pas-de-Calais.

Sangatte en filmoj[redakti | redakti fonton]

  • «Welcome» (2009) franca filmo priskribante kurdan rifuĝinton kiu sekvas naĝokursojn por povi transnaĝi la kanalon.
  • «Sangatte, ville ouverte», dokumenta filmo
  • «Voyage à Sangatte»

Ĝemela urbo[redakti | redakti fonton]

Sandgate (Kent), Anglio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franca) Olivier Clochard, Le jeu des frontières dans l’accès au statut de réfugié : Une géographie des politiques européennes d'asile et d'immigration, Université de Poitiers, 2007, 493 p. (arkivo : rete legebla), p. 254.
  2. Vluchtelingenkamp Sangatte sluit de deuren, trouw.nl, la 6-an de novembro 2002. Kompare : Frankrijk sluit groot vluchtelingenkamp nabij Calais, rnews.be, la 17-an de septembro 2009.
  • Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samnoma artikolo en la nederlanda je la 14-a de oktobro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]