Santa-Kruzio (Bolivio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Por aliaj geografiaj unuoj kun sama nomo vidu artikolon Santa Cruz.


departemento Santa-Kruzio
departamento de Santa Cruz
Bolivia Santa Cruz.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Santa Cruz de la Sierra (Sankta Kruco de la Siero)
Areo 370 621 km²
Loĝantaro 2 029 471 (stato: censo de 2001)
ISO-kodo BO-S
v  d  r
Information icon.svg

Santa-Kruzio, hispanlingve Santa Cruz (elp. Santa Krus, Santa Kruh), estas departamento de Bolivio. Kun surfaco de 370 621 kvadrataj kilometroj, ĝi okupas la orientan trionon de la lando. Laŭ la censo de 2001 la tuta loĝantaro estis 2 029 471 homoj - laŭ takso de la jaro 2010 intertempe estu proksimume 2,6 milionoj.

La ĉefurbo estas Santa Cruz de la Sierra (Sankta Kruco de la Siero). La Nacia Parko Amboró aŭ en hispana Parque Nacional Amboró estas naturrezervejo kun ĉirkaŭ 800 specioj de birdoj, ĉirkaŭ 125 mamuloj kiaj pumoj, ocelotoj, kaj la rara Okulvitra urso.

En 2005 estis iniciatoj por akiri plian aŭtonomecon de la provinco, elde la centra registaro, parte kun sendependismaj trajtoj. La cetera parto de la lando konsideras tion ribelo de pli riĉa parto, precipe post la malkovro de rezervejoj de natura gazo en la departemento.

la ĉefurba katedralo


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]