Santa Amalia (Badajoz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Santa Amalia estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Amalienses. La censita populacio en 2007 estis de 4.405 loĝantoj.

Situo

Santa Amalia estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 253 m; je 96 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 46 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 73,6 km². Ĝi situas en la distrikto de Vegas Altas.

Historio de la Municipo

Ties kreado estis akceptita en 1827 de Fernando la 7-a post peto de grupo de terkulturistoj de Don Benito, Medellín kaj Montánchez, kiuj estritaj de la donbenitano Antonio López Morcillo, postulis de la reĝo teroj por ties kultivo. La nomo de la nova setlejo estis elektita honore de la tria edzino de la monarko, María Josefa Amalia de Sajonia, mortinta en 1829.

La konstruo de la nova vilaĝo okazis inter 1.831 kaj 1.842 de la arkitekto Fabián González. La urboplanado estis strikte regula, la komenca strukturo enhavis 257 domojn, ĉiuj egalaj, duetaĝaj, laŭ tradicia kampara modelo, ordigitaj en 8 stratoj ĉirkaŭ ampleksa centra placo. Krome estis urbodomo, karcero, lernejo, granda puto en la placo kaj aliaj en la ĉirkaŭo, tombejo kaj du basenoj por trinkigi la brutojn. Ĉiuj el la unuaj 100 loĝantoj ricevis teron; la venontaj la duonon. Komence estis konfliktoj kun terkulturistoj de Don Benito kaj Medellín, kiuj klopodis pluekspluati la terojn donitaj al Santa Amalia, kiu poste prosperis, ĝis kvinobligi sian unuan loĝantaron ĝis la aktualaj 4.500 loĝantoj.

Santa Amalia havas agrikulturon, servojn kaj bonan situon, proksime de Don Benito kaj ĉe la nacia ŝoseo  N-430 , kiu kunigas Valencion kun Lisbono, krom survoje de la nordoriento de la provinco al la regiona aŭ provinca ĉefurboj.

Monumentoj

Preĝejo de Sankta Amalia. Novklasika kaj unu el la lastaj historiaj preĝejoj de la zono. Alia preĝejo estas tiu de Sankta Antonio inaŭgurita en 1982.

Festoj

  • Foiro 3a kaj 4a de aprilo.
  • 15a de majo Sankta Isidro (kamparfesto).
  • 10a de julio tago de Sankta Amalia patronino de la municipo.

Gravuloj