Sasaki Tasku

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-S

SASAKI Tasku, japano, licea instruisto. Naskiĝis 1-a de aprilo 1883 en Tokyo-shi. Esperantisto de 1907, SAT-aniĝis 1925. Fondis studejon de Zamenhofa gramatiko, kie krom li laboras Ĵ. Iŭaŝita k. a. Ilia esplormetodo estas tute objektiva: unue elektas kiel eble plej malgrandan temon (ekz. Depost) kaj kolektas ekzemplojn el ĉiuj paĝoj de Zamenhofaj verkoj kaj ilin sisteme klasigas. Multaj gazetartikoloj. Ekz.: „Depost“, „La Esperantisto“, Tokyo, 1931-32. Kompilis: „Paroladoj de Zamenhof“, 1930 (komparis diversajn variantojn, reviziita eldono, 1933).