Sasanida arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ardaŝiro la 1-a ricevas povoringon de Ahura Mazda.
Ĉasanta reĝo.

Sasanida arto produktiĝis dum la Sasanida Imperio kiu regis en Okcidenta Azio ekde la 3-a ĝis la 7-a jarcento n.e., antaŭ la Islama konkero de Persio kaj finiĝis ĉirkaŭ la jaro 651. Ĝi estas, kun la arto de la Aĥemenida Imperio kiu antaŭis ĝin, unu el la plej brilaj periodoj de la persa arti kiu antaŭis al islamo.

La arto survivinta de la sasanidoj videblas ĉefe en arkitekturo, reliefoj kaj metalurgio, kaj ankoraŭ restas kelkaj malmultaj pentraĵoj el tio kio evidente estis disvastigita produktado. La reliefoj en roko eble estis pli malmultaj ol tiuj de la internoj el gipso, sed ankaŭ de tiuj restas tre malmultaj. La skulptaĵoj ekstermuraj estas pli malabundaj ol en la parta arto, sed la kolosa statuo de Ŝapur la 1-a (r. 240–272) estas unu de la plej elstaraj esceptoj, ĉizita en stalagmito en la interno de caverno; krome estas literaturaj mencioj al aliaj kolosaj statuoj de reĝoj, bedaŭrinde perditaj. Estas gravaj reliefoj en roko, kaj krome la sasanidoj pluigis la partan tradicion dekoracio en stuko, inklude ankaŭ grandajn figurajn scenojn.

La sasanida arto kiu konserviĝis montras kortegajn kaj kavalirajn scenojn, de luksa vivo, simile al la registraj dokumentoj fare de la ambasadoroj de la Bizanca Imperio. Ĉefaj survivintaj verkoj temas pri imagoj de regantoj, sed neniu tiom grandaj kiom la menciita statuo de Ŝapur la 1-a. Estis popularaj la scenoj de ĉasado kaj batalado, kaj de dancistinoj kun malmultaj vestaĵoj, inter aliaj distraĵoj. Kvankam la parta arto preferis frontan rigardon, la priskriboj de la sasanida arto ofte prezentas figurojn ĉu profilajn ĉu je tri kvaronoj. La frontak rigardoj aperas pl malofte.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arte sasánida en la hispana Vikipedio.