Saulkrasti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saulkrasti
Urbo
Saulkrasti strando
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Saulkrasti
Lando Latvio Latvio
Municipo Saulkrasti
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Aģe
Koordinatoj 57° 15′ 43″ N 24° 24′ 57″ O / 57.26194 °N, 24.41583 °O / 57.26194; 24.41583 (mapo)
Areo 6,1 km² (610 ha)
Loĝantaro 3 120 (29.01.2021)
Denseco 511,48 loĝ./km²
Urborajtoj 1991
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-2160
Vikimedia Komunejo: Saulkrasti
Retpaĝo: saulkrasti.lv

Saulkrasti estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la centro de Latvio kaj marbordo de Golfo de Rigo. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Saulkrasti. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 38 km de Limbaži kaj 50 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 3 130 personoj sur areo de 6,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 514 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribaj informoj pri la loĝantaro de Saulkrasti devenas de la 13-a jarcento, kiam la kroniko menciis malgrandajn marbordajn fiŝkaptistajn vilaĝojn en la tiama lando Metsepole. La grundoj de la marbordaj vilaĝoj estis malriĉaj, do la vilaĝoj estis malriĉaj. La vojoj estis malbonaj. Tiu ĉi situacio daŭris ĝis la 19-a jarcento.

En 1823, la unuaj somerdomoj estis konstruitaj en la norda parto de Saulkrasti, apud la strando de Neibāde (germane Neubad). Iom post iom disvolviĝis malgranda kaj multekosta feriejo. En la mezo de la 19-a jarcento, ĝis la Unua Mondmilito, la marbordo de Saulkrasti kaj la ĉirkaŭaĵo iĝis ŝipkonstrua areo, kie estis konstruitaj malgrandaj marbordaj velŝipoj.

En 1907, poŝtoficejo aperis en Saulkrasti, kaj la loka servoindustrio komencis formiĝi. La milito haltigis la evoluon de la feriejo. Daŭris ĝis 1925 ke Neibāde ricevis vilaĝstatuson. En la 1930-aj jaroj, ĝi estis kunfandita kun najbaraj vilaĝoj kaj renomita Saulkrasti. La evoluo de Saulkrasti estis faciligita per la Riga-Limbaži fervoja linio konstruita en 1934. En 1935, elektro unue aperis en la vilaĝo.

En 1950 la vilaĝo estis promociita al la statuso de laborista vilaĝo, en 1961 tiu statuso estis nomita urbvilaĝo. Kun la restarigo de potenco la Respubliko de Latvio en 1991, estis konceditaj urborajtoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografie, ĝi situas en la Rīgava ebenaĵo de la Marborda malaltebenaĵo. La averaĝa aera temperaturo estas −5 °C en januaro kaj - +17 °C en julio. Da precipitaĵo falas 650-700 mm jare. La averaĝa daŭro de la senfrosta periodo estas ĉirkaŭ 155 tagoj.[2] Tra la urbo fluas rivero Aģe kun la Skulte haveno, kaj pli malgrandaj riveroj fluantaj en la maron - Pēterupe, Inčupe, Ķīšupe.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Blanka duno
  • Bicikla muzeo
  • Mara parko

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Saulkrasti en Vikimedia Komunejo