Ströbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schachdorf Ströbeck)
Ströbeck
Blazono
Ströbeck (Germanio)
Ströbeck (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Harco
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 039427
Poŝtkodo 38822
Aŭtomobila kodo HZ
Politiko
Demografio
Loĝantaro (stato: 31-a de decembro 2008)
Geografio
Geografia situo 51° 55′ N, 10° 57′ O (mapo)51.91666666666710.949722222222Koordinatoj: 51° 55′ N, 10° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 156 m
Areo 13,46 km²
vdr

Ströbeck estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2010 parto de la urbo Halberstadt en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Halberstadt. Fine de la jaro 2008 la loĝloko havis x loĝantojn.

La loĝloko, unuafoje dokumente menciita en 995, ekde la mezepoko estis centro de ŝakludado. Laŭ legendo en 1011 nobela kaptito de la episkopo de Halberstadt tie instruis la ludon al siaj gardistoj, sed la unua dokumenta pruvo pri la ŝaka tradicio estas nur el la jaro 1515. En 1616, la ŝakaj teknikoj de la loĝloko amplekse priskribiĝis en faka libro eldonnita en Lepsiko. Ekde 1689 dokumente pruviĝis publikaj ŝakaj prezentadoj kun kamuflitaj homaj ŝakfiguroj.

la loka kirko