Schlossberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schlossberg (Haardt))
Schlossberg
monto
Alteco 379,2 m
Situo ĉe Hambach (urbo Neustadt ĉe la Vinstrato); Rejnlando-Palatinato
Montaro Haardt (Palatinato), Palatinata Arbaro
Geografia situo 49° 19′ N, 8° 7′ O (mapo)49.3247918.118125Koordinatoj: 49° 19′ N, 8° 7′ O (mapo) f4
Schlossberg (Rejnland-Palatinato)
Schlossberg (Rejnland-Palatinato)
DEC
Schlossberg
Schlossberg
Situo de Schlossberg
Map
Schlossberg
vdr

Schlossberg (= kastela monto) estas 379,2 m alta monto en la mezmontaro Haardt. Ĝi situas ĉe la urboparto Hambach de la sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinvojo en Rejnlando-Palatinato.[1] Sur ĝia kupolo staras la kastelo Hambach. Ĝi staras kiel simbolo por libereco kaj demokratio ekde la "festo de Hambach" en la jaro 1832.

frakasa ŝtupo de la rejna ebenaĵo; rigardi de la Schlossberg sudsudokcidenten
kastela monto kun la kastelo de Hambach
kastela ruino antaŭ 1844

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo kaj ĉirkaŭo[redakti | redakti fonton]

La kastela monto staras en la Naturparko Palatinata Arbaro kaj en la Biosfera rezervejo Palatinata Arbaro – Nordaj Vogezoj. La monto situas ene de arbaro de la sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinstrato en la iama komunuma arbaro de la urboparto Hambach. La pinto troviĝas ĉ. 500 m sudokcidente de la vilaĝrando kaj 300 m nordokcidente de la urboparto Diedesfeld.[1]

Laŭ la montrilo de la horloĝo ĉirkaŭas jenaj montoj la kastelan monton: En la sudokcidento Sommerberg (alteco 501,9 ) kaj nordokcidento Rittersberg (alteco 531,8 m), ambaŭ apartenas al la masivo de la Hohen Loog (alteco 618,7 m). Sekvas en nordoriento [Heidelberg (alteco 313,4 m) [1]

Akvejoj[redakti | redakti fonton]

Piede de la kastela monto fontas en la sudokcidento sur alteco de 266 m la 14,2 km longa Hartgraben, kiu nomiĝas en la fonta zono ankaŭ Schlittgraben. En la nordo sur alteco de 249 fontas la rojo Hambach (longeco 3,1 km). Ambaŭ akvejoj apartenas al la akvokolekta baseno de la rivereto Speyerbach orografie maldekstra alfluanto de la Rejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastela ruino fariĝis en la jaro 1832 simbolo por libereco kaj demokratio, kiam tie renkontiĝis 20.000 ĝis 30.000 homoj, inter ili ankaŭ multaj eksterlandanoj por festi la feston de Hambach.

Naturo[redakti | redakti fonton]

helverda foliaro de la kaŝtanoj

Escepte de la kastela arealo sur la monto kreskas miksarbaro. Ordinara kastaneo dominas la flaŭron sur la monto. Krome kreskas tie fagoj, pinaloj kiel piceoj kaj arbaraj pinoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]