Schnellerts

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fortikaĵo Burg Schnellerts estas ruino de mezepoka fortikaĵo en la nordokcidenta parto de la arbaroriĉa mezalta montaro Odenwald (Odenvaldo). Ĝi troviĝas sur la areo de la komunumo Fränkisch-Crumbach en la distrikto Odenwald - en la sudo de la federacia lando Hesio de Germanio. Relative malmulto de la eksa konstruaĵo estas postrestinta.

Historio

Pri la fortikaĵa ruino Schnellerts ekzistas multaj legendoj, sed apenaŭ iuj historie fidindaj skribaj informoj. La historiaj informoj pri gix fontas el arkeologiaj elfosadoj kaj esploradoj inter la 18-a kaj 20-a jarcentoj.

La fortikaĵo sur la odenvalda monto Schnellerts probable ekestis komence de la 13-a jarcento kaj detruiĝis ĉirkaŭ la jaro 1400. Dum la jaro 1426, kiam dokumento nomas la lokon de la fortikaĵo "herbejo", ĝi jam estas detruita.

Unuafoje dum la jaro 1742 - en la "protokoloj de Reichenbach" - aperas skriba mencio pri fantomo de eksa kavaliro, kiu posedis la fortikaĵon, kaj kiu nun post noktomezo kun armeo de soldataj fantomoj fluge rajdas ĉirkaŭ la ruino kaj tra la farmbienoj proksimaj.

Dum la jaro 1840 unuafoje okazas granda somera festo en la ruino, kaj oni ebenigas la teron dum la jarcentoj kolektiĝintan en la eksa ena fortikaĵa korto.

Nur dum la jaro 1886 pruviĝas, ke la ruino estas mezepoka - antaŭe plej multaj lokuloj opiniis ĝin restaĵo de romia limprotektejo.

Post kiam dum la jaro 1972 okazas neprofesiaj elfosaĵoj sur la monto, tri jarojn poste ekestas scienca asocio, kies celo estas restaŭri la ruinon. Ĝis la jaro 1990 la plej multaj restintaj mureroj estas restaŭritaj kaj konservitaj. Dum 1991 okazas aldonaj sciencaj arkeologiaj elfosaĵoj, kies rezultoj spekteblas en eta muzeo en la historia urbodomo de la najbara komunumo Brensbach.

Eksteraj ligiloj