Segilofiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
segilorajo

Segilorajoj (biologie latine pristidae laŭ la greka vorto „pristis“ = segilo, do faktermine ankaŭ nomeblaj pristedoj, ofte neformale simple nomataj segilofiŝoj) estas rajoj, kiuj havas longecan korpon iom similan al ŝarko. Plej elstara karakerizaĵo se la segilorajoj estas kartilaga "korno" pinte de la korpo, kiu kutime ampleksas pli ol kvaronon de la tuta fiŝa longo kaj flanke havas multajn "segilajn" dentojn. Tiu segilo servas al kaptado de manĝaĵo: La segilorajoj naĝas en fiŝarojn kaj tiam rapide movas la segilon dekstren kaj maldekstren, en provo vundi iujn fiŝojn kaj poste manĝi la vunditajn viktimojn. Krome la segiloj uzatas por manĝocele serĉi krustacojn en ŝlima grundo, kaj krome ankaŭ havas elektromagnetajn receptorojn por trovo de ĉaseblaj marbestoj.