Sekreta vatikana arĥivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sekreta vatikana arĥivo (latine: Archhivum Secretum Vaticanum) estas la centra arĥivo de la Sankta Seĝo kaj konservas la tutan aktaron koncernantan la regadon kaj pastoralajn aktivaĵojn de la Suverena Pontifiko kaj de la oficoj interligitaj kun la apostola seĝo.

La vortigo “sekreta” ripetas la signifon de la mezepoka latino, do “privata, persona”. Tiel, fakte, estis nomataj, ĝis la kreiĝo de la itala unuigita ŝtato, la arĥivoj de la kancelarioj de la italaj antaŭuniĝintaj ŝtatoj.

Sidejo kaj celoj[redakti | redakti fonton]

Urbano la 8-a lokigis en la Sekreta vatikana arĥivo diversajn registrojn de buleoj laj librojn de la Apostola Ĉambro, kiuj ĝis tiam restis en Avinjono. Sed al papo Aleksandro la 7-a apartenas la decido gardigi en la sama arĥivo la korispondaĵaron de la Ŝtata Vatikana Sekretariato.

La Vatikana arĥivo “estas antaŭ ĉio servo por la Roma Pontifiko kaj por ties Kurio, nome la Sankta Seĝo” (Motu Proprio de Leono la 13-a de la 10-a de majo 1884).

En 1981 la vatikana arĥivo, kiu nun havas sian sideojn en la vatikana palaco Belvedero kaj estas prezidata de Kardinalo Raffaele Farina (2009), estis malfermita al la studuloj kaj tiel fariĝis centro de esploro pri historio inter la plej gravaj de la mondo.

Post la anekso de Romo al la Itala Regno (1870), la kompleksa dokumentaro gardata en establoj esksteraj de la vatikanaj limoj estis predo de la nova ŝtato kaj, poste, fakte kontribuis al la establiĝo de la nukleo de la naskiĝanta ŝtata arĥivo de Romo.

La posteuloj de Leono la 13-a - kiu malfermis la vatikanan arĥivon rilate la dokumentaron datitan ĝis 1815, jaro de la Viena Kongreso - sekvis ties vojon. Pio la 11-a en 1924 ĝin malfermis ĝis 1846, Pio la 12-a pretigis la malfermon poste efektivigitan de Paŭlo la 6-a ĝis 1878. Kaj Johano Paŭlo la 2-a en 1978 malfermis ĝis 1922.

De kelkaj jaroj estas malfermita ankaŭ la arkivaĵaro de la “Vatikana Informa Oficejo pri la militprizonuloj”, kiu enhavas dokumentojn de 1939 ĝis 1947. Temas pri dokumentaro kiu fariĝis aparta izolita grupo. Por ordigi pli ol 250 skatolojn kiuj konstituas la sektoron kaj transmeti sur dvd-aj bazoj (ĉirkaj tri milionoj da slipoj) sep personoj laboris tri jarojn. Tiel, el la majo de 2004 tiu arkxivaĵaro estas por la publiko, sed nur dek esploristoj (2008) de tuta Eŭropo montris intereson.

Entute pli ol 80 liniaj kilometroj de dokumentoj impresas la okulojn de la esploristoj kaj vizitantoj. De la 27 studuloj akceptitaj en 1882, tuj post la malfermo ordonita de Leono la 13-a, la nombro pasis 450-500 jaraj enketistoj, en la tri lastaj dekoj de la dudeka jarcento la mezumo gajnis 1300 jare kun ĉeesto de 60-80 personoj kun pinto de 444 ĉiutagaj studuloj [1]

Al la Arĥivo estas kunligita la Vatikana Lernejo pri Paleografio, Diplomatiko kaj Arĥivistiko, fondita de Leono la 13-a, kiu ankaŭ leĝdiktis la normojn de funkciado; la aktuala priarĥiva normaro ŝuldiĝas al la papo Paŭlo la 6-a. La daŭro de la studoj jarduas. Tiu Alta Lernejo, kiu ekzercigas teorie kaj praktike sur realaj arĥivaj dokumentoj, atestas la lernantan sukceson per diplomo pri Paleografa Arĥivisto. Krom la jarduo, oni ofertas ankaŭ jardaŭran kurson pri nura Arĥivistiko kaj samdaŭran pri Greka Paleografio, kun atestaj diplomoj. Temas pri la unika “papa diplomiga lernejo” situanta ene de la vatikanaj muregoj.

Gravega arĥivaĵaro[redakti | redakti fonton]

Inter la arĥivaj dokumentoj oni povas vidi kaj konsulti kaj studesplori:

• Pernameneton en kiu estas entenata la absolvo per kiu Klemento la 5-a rekonas la senkulpecon de Templara Ordeno (1308).

• Aktaron de la proceso kontraŭ la sciencisto Galilejo (1616-1633), kvankam iom falĉitajn de la ir-revena napoleona translokigo de la arĥivo al Parizo.

• La peton pri nuligo de geedziĝo Romen senditan de Enriko la 8-a, kies neakcepto originis Anglikismon.

• Dokumentojn de la rilatoj kun la postunuiĝa itala registaro. Ktp.


Historio[redakti | redakti fonton]

Se reiri al la historio, la unuaj jarcentoj de la Eklezio ne konis kaj uzis arĥivojn. Se oni ekskludas la liber pontificalis (Kroniko de la papaj sinsekvoj kaj aktaro), nur en en dekdua jarcento estas memoro pri arĥivo situanta en la Kastelo Sankta Anĝelo. Post tio, la arĥivado plikreskis en la estontaj jarcentoj kaj fariĝis kutima dum la papadoj en Avinjono, kies materialo poste estis translokigita al la novkreita Vatikana Arĥivo.


Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

[2] Oficiala retejo

[3] Hitler kaj Vatikano

[4] Itallingve

[5] Itallingve

[6] Itallingve

[7] Itallingve

[8] diverslingve