Liber pontificalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Liber pontificalis [liber pontifikalis], aŭ libro de la papoj, sin prezentas kiel kroniko pri la eventoj de la roma papa kurio laŭlonge de pli ol mil jaroj. Ĝi, fakte, liveras koncizan biografion pri ĉiu papo ĝis la fino de la 9-a jarcento; kaj rekomenciĝis, sub malsama formo, tuj poste kaj longiĝis ĝis la 15-a jarcento: la lasta papo menciita estas Pio la 2-a, 1464. Ĉiu artikolo konsistas je la nombro de la jaroj laŭ kiuj servis la Eklezion ĉiu papo (el kio eblas dedukti la komencon kaj la finon de ĉiu papado), naskiĝloko, genta kaj familia deveno, imperiestroj kaj potenculoj rilatataj, konstruaĵoj (aparte preĝejoj kaj bazilikoj en Romo), ordenadoj, la precipaj dekretoj, entombiĝloko, la interegna tempo, regado de kontraŭpapoj, ktp.

Historia fonto[redakti | redakti fonton]

Kia ĝia valoro kiel fonto de historio? Multa, certe! Sed necesas ne preterlasi, ke la libro de la papoj estis redaktita de malsuperaj oficistoj de la papa kurio, ke eroj de tiu ampleksa dokumento suferis, en ĝiaj eroj, malaperiĝon kaj refariĝon laŭ novaj vidpunktoj kaj foje falsadon. Malgraŭ tio, fakuloj opinias, ke la informa materialo ne estis damaĝata ĝis perdi la karakterizon de la fonto de historio, aparte rilate la biografion kaj dekretojn de la papoj. Ankaŭ la voĉoj rilataj al unuaj jarcentoj estas utilaj kiel ekzemplo pri tio kion oni sciis kaj pensis en la kvara kaj kvina jarcentoj, nome ekde la komenciĝo de la kroniko aŭ de kronikecaj tradiciaroj, pri la kristanaj originoj de la Roma Eklezio.

Kritikaj nalizoj[redakti | redakti fonton]

Pritekstaj analizoj montras, ke estis du malsamaj versioj dekomencaj, antaŭantaj la vandalan disrabadon de Romo (455), post kiu la liber pontificalis restis praktike integra. Ek de la 7-a jarcento (je la epoko de Onorio la 1-a) la informaj voĉoj estas preskaŭ samtempaj al la eventoj aŭ aldonitaj tuj post la morto de ĉiu papo kaj, foje, reflektas la kronikistajn opiniojn. La du versioj entenas resumojn el catalogus liberianus (354) kaj Index. Tia amaso de komplistoj kaj aŭtoroj, laŭ tratioma tempo, igas malfacila la kreadon de kritikaj eldonaĵoj per unuformaj kriterioj. Louis Duchesne kaj Theodor Mommsen editoris eldonojn (tiu lasta nekompleta) ĉe la fino de la 19-a jarcento. Tradukoj kaj kromaj komentoj aperis en la 20-a jarcento rilate la nivelon de historieco de iuj eroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Raymond Davis, The Book of Pontiffs (Liber Pontificalis). Liverpool: University of Liverpool Press, 1989.
  • Raymond Davis, The Book of Pontiffs (Liber Pontificalis). Liverpool: University of Liverpool Press, 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]