Sergio Pagano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergio Pagano
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1948 (1948-11-06) (75-jaraĝa)
en Bargagli
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo universitata instruisto • romkatolika sacerdoto • katolika episkopo • pastro
vdr

Sergio PAGANO (6a de novembro 1948 en Ĝenovo) estas romkatolika episkopo kaj la Prefekto de la Sekreta vatikana arĥivo.[1][2]

Pagano iĝis membro de la Kongregacio de Barnabitoj en 1966. Li kompletigis studojn en filozofio kaj en teologio en Romo, kie li pastriĝis la 28an de majo 1977.

La 18an de oktobro 2007, li estis nomumita Scienca Direktoro de la Historiaj Arkivoj de la Arkidiocezo de Lucca el 2007 ĝis 2012. Li estis nomumita Titulara episkopo de la teoria diocezo Celene la 4an de aŭgusto 2007, kaj konsekrita de la papo Benedikto la 16-a la 29an de septembro 2007. Decembre 2007 li estis nomumita Membro de la Pontifika Komisiono por la Kultura Heredo de la Eklezio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "5-Year Timeline Proposed for Pius XII Archives". Zenit News Agency. 2a de julio 2009. Arkivita el la originalo la 8an de junio 2011. Alirita la 21an de majo 2020.
  2. Biografio de Sergio Pagano (itale) [1][rompita ligilo]